Aŭskultu!
[0.7 MB]
Lydia, ho Lydia, rigardu je Lydia,
la tute tatuita virino!
Haŭto ŝia, galeria,
estas bildo sensacia!
Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia,
ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Ŝia dorso disponas mapon de la mond';
de landoj kaj maroj kun tajdo kaj ond'
kaj ĉirkaŭ la tuto: homaro en rond' -
ĉion montros al vi Lydia!
Kiam ŝi disvestiĝos, ho kion vi vidos -
mirlandon sur interna pezaĵo.
Nur moneron elspezu por tuj aprezu
spektaklon el sub ŝia korsaĵo!
Lydia, ho Lydia, aŭskultu pri Lydia,
la tute tatuita virino!
Ĉiu parto, korpo-arto,
far tatua laŭreato!
Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia,
ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Jen la doto donita por pagi pro pres';
jen Zamenhof ĉe la Bulonja kongres',
kun samideanoj kaj lingva sukces'
ĉion montros al vi Lydia!
Barlastonan somerlernejon vi vidu,
al fraŭlino Emily OBE vi ridu,
jen ekskurso al kongres-urbcentro,
vera ZEO estas ŝia ventro!
Kabareda muzik' en kongres-salono:
Aleksandr Danko kun akordiono,
Jen debato pri ata kaj ita,
sub la verdstela flag' transdonita.
Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia,
ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Ŝia korpa kajero logis lernanton;
pri ŝia finaĵoj li studis ĉion,
kaj baldaŭ li regis la tutan lingvon,
ĉar li edziĝis kun Lydia!
La (angla) kanto unue aŭdiĝis en la 1939 filmo Ĉe la Cirklo, kiam kantis ĝin Graŭĉjo Marks. Ĝi ankaŭ aŭdiĝis en la 1977 televidspekaklo La Muppet Spektaklo (kantis ĝin Kermit/Jim Henson), kaj en la 1991 filmo La Fiŝista Reĝo (kantis ĝin Robin Williams)
maroj kun tajdo kaj ond': La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia revuo. Julio Baghy (en La Ronda Familio) verkis La movado estas kiel la avko mara: tre amara kaj ĝi ondas ... ondas.
homaro en rond': la homa familio en rondo estas ofta imago en Eo pac-kultro. Julio Baghy verkis aron de karikaturoj La Ronda Familio.
mirlandon sur interna pezaĵo: Ombro sur interna pejzaĝo estas intima aŭtobiografia romano de Spomenka Štimec, kiun William Auld rekomendas en sia listo de legindaj libroj.
far tatua laŭreato: far estas neoficala rolvorto kun la signifo fare de, aŭ farita de. Far estas mapli ambigua ol nura de; bildo de la homo povas esti bildo (1) kiun la homo posedas, (2) kiu montras portreton de la homo (3) kiun la homo faris (ekzemple fotis aŭ pentris), (4) kiun la homo sendis.
doto donita por pagi pro pres'; La mono por presi la unuan libron Lingvo Internacia venis el la doto de la eziĝo inter Zamenhof kaj Klara Silbernik.
Zamenhof ĉe la Bulonja kongres', kun samideanoj kaj lingva sukces': La unua monda kongreso de Esperanto okazis en Bulonjo (Francio), en 1905. 688 homoj el 30 landoj sukcesis interparoli per Esperanto; tio estis eble la unua grandskala demonstro de internacia interkomunikado pere de parolata Esperanto.
Barlastonan somerlernejon; dum pli ol kvardek jaroj, okazas ciujara Esperanto-somerlernejo "la plej prestiĝa kaj renoma en Britio" ĉe Wedgwood Memoria Kolegio en la urbeto Barlaston (Britio).
fraŭlino Emily OBE: Fraŭlino Emily Barlaston OBE estas renoma kantistino en la Esperanto-mondo, la "plej bone-konata Angla Prima Donna Dissoluta Trampolinanta". OBE estas honortitolo, Ordeno de la Brita Imperio.
vera ZEO estas ŝia ventro: ZEO estas Zamenhof-Esperanto Objeko; tio estas monumento al Zamenhof aŭ Esperanto, ekzemple statuo, ŝildo, stratnomo, ktp.
Aleksandr Danko kun akordiono: Aleksandr Danko estas muzikisto kiu ofte distras ĉe Eŭropaj Esperanto-eventoj; li ludas rusan akordionon.
debato pri ata kaj ita; Pri la ĝusta maniero uzi -at- kaj -it- en pasivaj frazoj okazis multege da diskutoj. En 1965 la Akademio de Esperanto faris oficialan decidon.
verdstela flago transdonita; La kvinpinta verda stelo estas simbolo de la lingvo Esperanto, kaj montras la popolojn de la kvin kontinentoj, unuĝitajn per komuna lingvo. Dum la solena malfermo de kongreso, la organizintoj transdonas la flagon de la verda stelo; tio signifas transdonon de la respondeco por la venontjara kongreso.