Ja Malfacilas Esti Verd'

Esperanto-traduko de Vilĉjo Walker,
de la usonanlinvga kanto "It's not that easy being green",
la kanto de Kermit the Frog/Jim Henson,
originalaj anglaj vortoj de Joe Rapposo.

Aŭskultu! [0.5 MB]

Ja malfacilas esti verd',
daŭri tagojn samkolore kiel arb'
kiam eble mi preferus esti ruĝ' ... aŭ blu' ... aŭ flav' ...
iel pli bunta, kiel tio.

Ja malfacilas esti verd',
en la fono samkiel ordinara aĵ',
kaj homoj ne rimarkas min, ĉar
mi ne elstaras, kiel briloj en la akvo
aŭ steloj en ĉiel.

Sed konsciu ke printempo estas verd',
amikema kaj kvieta estas verd',
kaj verdo grandas kiel maro,
kaj gravas kiel monto,
kaj altas kiel arb'.

Do tiel ĉiam esti verd
scivoligas tio min.
(Sed kial scivoli?)
mi verdas ... sufiĉas ... ĝi belas.
Esti verda kontentigas min.


Kermit la Rano estas kopirajto de The Jim Henson Company

Mi faris tiun tradukon por, kaj unue prezentis ĉe, la distra vespero ĉe la Barlastona Somerlernejo, aŭgusto 2001, kie la organizanto Paŭlo Gubbins ĉiam portis rano-talismanon. Sed la aludo de la titolo rilatas ne nur al ranoj; kiel volontulo en nia landa movado, mi mem ekĝeniĝis pro la konscio ke, kvankam multaj homoj rimarkas kaj dankas volontulan laboron, ĉiam estas tiuj, kiuj pli pretas plendi "kial vi ne faris pli?". Do en la verda mondo ankaŭ esti verdulo ja malfacilas!

[Revenu al la ĉefa Esperanto-indekso]

Aŭtoro: wgtwalker ĉe iee.org
Dato Poŝtita: aŭgusto 2003